2013-08-07

Multaj eventoj okazis ĉi kelkajn lastajn monatojn (2013/08/07)


Post kelaj silentaj monatoj, tiu ĉi rettaglibro estas denove aktualigata. Milojn da pardonpetoj ! ĉar multaj informoj ne estis ĝis nun eldonataj kaj, estante la zorganto de tiu ĉi retejo, bonvolu kredi, ke mi bedaũras tion... interalie okazis :

  • Ve, Sro Rene Driolle, fervora esperantisto de Nîmes, forpasis ; kaj bedaũrinde egale forpasis Jorgo (Georges Gonthier), instuanto de Esperanto, kiu multege faris por nia lingvo, kaj konata por ĉiam gaja humoro kaj teatremo
  • La lastaj ekzamenoj de Esperanto por la gejunuloj instruitaj de Andreo
  • La festivalo Roc Castel en la urbo Caylar (de la 24an ĝis la 30an de julio) kun la fama JoMo
  • La freŝdataj kunvenoj de la Esperanto Kulturcentro de Montpeliero kaj de la Federacio de Lengadoko-Roseljono de Esperanto
  • La Festoj de Eũropo de la 6a ĝis la 8a de majo, 2013, en la Domo de Eũropo, kie la montpelieraj esperantistoj estis invitataj
  • La grupo Esperanto de Florac (Lozère, Francio) nun havas sian monatan radio-elsendon sur Radio Bartas http://www.radiobartas.net
  • Hm ! Mi certe priforgesas...


2013-02-17

Venontaj kunvenoj



Foiro de la Asocioj

Dimanĉon, la 8an de septembro, 2013
adreso ktp : kvartalo Antigone, en Montpellier
Foiro de la asocioj. "Mi petas al tiuj, kiuj pretos helpi okaze de tiu tago, bv kontakti min aũ Monique Eysseric, kaj ni bezonas fortajn brakojn, pli kaj pli (kial ? Be, pro maljunaj brakoj), mi rememorigas al vi mian telefon-n°-on 04 67 75 42 78." skribis Josée. Vi ankaũ povas skribi al





Filmo pri Esperanto

Vendredon, la 27an de septembro, 2013, 20h30

Projekcio filmon pri Esperanto. Kiu filmo? Ĝis nun ne pli da informo. Antaũos "nenecesis-o" (en la franca : un "fallait pas"), temas pri senceremonia kunmaĝo kie oni alportas kaj partigas nutraĵojn.
http://ascaso-durruti.info/

adreso ktp : CAD, 6 rue Henri René, 34000 Montpellier
Tram : Stacidomo Saint-Roch



Monata kunveno

Kiam? Baldaũ venos la informo...
monata kunveno de la Esperanto-Kulturcentro (CCEM)
adreso ktp : vidu ĉisube (1)
Aliaj venontaj monataj kunvenoj en la Domo Por Ĉiuj L'Escoutaïre :
baldaũ venos la informo...

L'Escoutaïre 
sabate ĉirkaũiru dekstren la ĉiesdomon
samedi faire le tour de bâtiment par la droite


Federacia Ĝenerala Asembleo

Sabaton, la 12an de oktobro, 2013
adreso : la Maison de la Vie Associative (MVA) en Besièrs (Béziers), apud la stacidomo


(1) Organizita de la Esperanto Kulturcentro de Montpellier (CCEM), adreso de la rendevuo :
Maison Pour Tous L'Escoutaïre, 67, Rue des Razeteurs 34000 Montpellier, buso n-ro 12 haltejo Razeteurs (aũ ankaũ buso n-ro16)
Atentu: la kunvenoj situiĝas malantaŭe de la "Domo Maison Pour Tous", kies la precipa enirejo estas finsemajne fermata, ĉirkaŭiru la konstruaĵon por iri al ni !
La kunvenan sabaton estas ankaũ la okazo bonetose kunmanĝi (manĝaĵo eltirita el la sako)
kontakto por la ĵaũda porkomencanta kurso : joana ( point ) bony ( chez ) orange ( point ) fr
kontakto por la ĵaũda duagrada kurso fakte babilrondo : oli ( point ) lesindiens ( chez ) gmail ( point ) com

2013-02-16

Ĝenerala Asembleo de la Esperanto-Kulturcentro

Hodiaũ sabaton la 16an de aprilo, la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier ĝeneralasembleis. La nova Administra Konsilantaro estis elektita kiu poste nomis la novan Buroon. Josée restas la Prezidantino, Monique la Sekretariino, kaj Louis iĝas la nova kasisto. Gratulon al la gevolontuloj kiujn kompreneble ni devas helpi. Ni unuvoĉe dankis Reine kiu dum 20 jaroj estis nia kasistino.

Kiom ni estas en la loka asocio? Respondo : 28 kotizantoj. 15 personoj ĉeestis la Ĝ.A.-on.

Ni ankaũ priparolis la kotizojn. Ili estas jare : 14 eũrojn, plus libera aldono, plus eventuale por ricevi SudFrancian Stelon (SFS) 2 eũrojn rete aũ 8 eũrojn poŝte. Do ĝenerale 22 eũrojn po membro. Bv vidi la prezidantinon se vi ne povas pagi 14 eũrojn jare.

Ni ankoraũ decidis mone helpi propagandiston de Esperanto en Malagaŝujo eksa franca kolonio kaj evolulando.

Atentu, la venonta kunveno de la CCEM ne okazos la 16an de marso sed la 23an, ĉar la 16an niaj karaj geamikoj estos en Les-Issambres.

Jara interasocia kunveno de la Ĉiesdomo L'Escoutaïre

Merkredon la 23an de januaro, Josée kaj Olivarbo estis mandatitaj de la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier por kunveno organizata por delegitoj de ĉiuj asocioj kiujn gastigas la Ĉiesdomo L'Escoutaïre. (Sed Olivarbo forgesis veni. Feliĉe Josée bonege reprezentis Esperanton. Pro mia foresto mi pardonpetis.)

Grava donaco de esperantaj libroj kaj kasedoj

Eksa membro de la CCEM, Sinjorino C., kontaktis la Esperanto-Kulturcentron de Montpellier (CCEM) por grava donaco: centojn da libroj kaj dekkvin kasedojn, kiuj apartenis al ŝi kaj ŝia patro. La libroj riĉigos la bibliotekon de la asocio kaj tre interesos la fidelajn legantojn; la kasedoj entenas multe da kantoj. Ankaũ estas kasedo entenanta elsendon de France Inter, fakte vera trezoro. La asocio tre dankas sinjorinon C. kaj tre kuraĝigas ŝin rilate ŝian malsanon.

Ĵus alvenis la nova petoskribo : Por Esperanto kiel 24a oficiala lingvo de Eũropa Unio

"Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj."

"Nous, citoyens d'Europe et du monde, vous appelons à faire de l'espéranto la 24e langue de l'Union Européenne, pour une Europe plus démocratique et plus juste relativement aux différentes langues et cultures du continent. Choisir l'espéranto de préférence à l'anglais serait un pas supplémentaire vers la construction européenne. Il faut un débat au niveau européen, l'Europe ne doit pas être qu'économique mais doit être également celle des peuples."



Prelego per Serge por Esperanto en le Mas-des-Moulins en Montpellier


Ĵaudon la 7an de februaro 2013, de la 17a k duono ĝis la 19a, Serge prelegis por Esperanto, en la Mas-des-Moulins, alinome Le-Bon-Secours, apud la tramhaltejo Château-d-Ô, antaũ eble tridek personoj. Lia prelego estis tre agrable klara kaj riĉa je informoj kies precipaj temoj estis : 1/ La planlingvoj 2/ La origino de Esperanto 3/ La lingvo 4/ Esperanto hodiaũ. Lia edzino Monique ankaũ partoprenis legante interesegajn citaĵojn kaj prezentis la riĉegan esperantan literaturon. Bedaũrinde la tempo mankis por debati kun la ĉeestantoj, sed via Olivarbo faris jenajn fotojn, kaj, pripensante por eble venonta alia prelego, notis la tutan planon kiun faris Serge por ĉi prelegi.

Tutkore dankatu niajn geamikojn por tiu prelego !