Sinjorino Klara Zamenhof naskis etan bebon la 15-an de decembro 1859, en Bjalistoko, litova urbo en tiu epoko, nun pola urbo. Oni diras, ke s-ino Zamenhof estis juna agrabla virino, eĉ petolema : do, la infano Lejzer –Lazare- kreskis en ĝoja familia etoso.
Kiam, kie, pere de kiu la festo de la naskiĝotago okazis la unuan fojon ? (Oni serĉos !) Nun, en la tuta esperanta mondo, oni omaĝas al Zamenhof en decembro, pli malpli la 15-an. Ĉu oni povas skribi, ke tiu dato estas la nacia festo de Esperantujo, la virtuala lando de la esperantistoj ? Ĉu la Z-aj T-oj similas unu la alian ? Jes, pri la koro, pri la ĝojo !
En Montpellier, 16 personoj kunvenis, el kiuj 5 ge-junuloj, ĉiuj studentoj. Sed, malfeliĉe, niaj fidelaj amikinoj de Béziers neĉeestis pro striko en stacidomo de ilia urbo. Frandaĵoj por la partoprenantoj ŝajne plaĉis : kafo, teo, kaj precipe ĉokoladoj, kiuj refervorigas la etoson. Baldaǔ povis komenciĝi la arta parto de la festo.
Por digne malfermi la kunvenon, samideanino Hanna kantigis nin La Espero-n, oficialan himnon de la movado, kaj aliajn kantojn.
Niaj junaj ge-amikoj Alice, André kaj Diane ludis skeĉon skribita de Julio Baghy, humuraĵojn, ege ŝatatajn de ĉiuj, kaj fine ili kantis akompanataj de la gitaro de André.
Poste, ni aŭdis la profundan voĉon de Olivarbo, kiu akompanis sian kanton de gajeta kaj sprita danco. Dankon, amiko !
Per sia firma voĉo kaj ĉiam klara elparolo, nia prezidantino Josée legis poemon de William Auld kaj fine poemon de poetino, esperanta Béziers-anino, Fernande Terral. Gratulojn por tiu eklektismo.Ĉiuj artistoj, tiel, omaĝis al la kreanto de la internacia lingvo, kaj la spektantoj ankaŭ omaĝis al la artistoj.
Post la omaĝo, la ludo : « kiu mi estas ? » Skribita sur gluataj etikedoj ornamante la fronton de kelkaj samideanoj, nomo de fama homo, aŭ de besto, aŭ de floro,…La posedanto de gluaĵo devas meti demandojn por diveni -au ne –la vorton skribitan sur sia fronto. Estas amuza, vigla, paroliganta ludo, kaj ĉiuj bone ridas. La gajnantoj –fakte ĉiuj – ricevis donaceton, spingleton aĉetitan de Josée dum esperanta renkonto.
Fine, ĉiuj, kiel la Tri Magoj, metis sur la tablon donacojn, diverspecajn kaj delicajn, kunportitajn por la plezuro de la ge-amikoj. Laŭ la komuna opinio, honorega mencio al tiuj, kiuj preparis kukojn. Kun sento de amikeco kaj frateco, tiel finiĝis nia Zamenhofa Tago, atendante la venontan.
Belajn familiajn festojn al ĉiuj, ĝis la revido… kiam ? Vidu : ni kunvenos la 19-an de januaro, la 16-an de februaro, la 16-an de marto, la 13-an de aprilo, la 18-an de majo, la 15-an de junio. Alia dato : la 6-an de aprilo, Federacia Kunveno en Béziers. Telefonu por la kunveturado.
Ankaǔ pensu membriĝi al la asocio :
Aliĝo + abono al S.F.S., papere : 22 eǔroj ;
Aliĝo + abono al S.F.S., rete : 16 eǔroj ;
Simple aliĝo : 14 eǔroj. La prezidantino kaj la sekretariino
Josée, Monique kaj Serge, por la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier