2013-02-17

Venontaj kunvenoj



Foiro de la Asocioj

Dimanĉon, la 8an de septembro, 2013
adreso ktp : kvartalo Antigone, en Montpellier
Foiro de la asocioj. "Mi petas al tiuj, kiuj pretos helpi okaze de tiu tago, bv kontakti min aũ Monique Eysseric, kaj ni bezonas fortajn brakojn, pli kaj pli (kial ? Be, pro maljunaj brakoj), mi rememorigas al vi mian telefon-n°-on 04 67 75 42 78." skribis Josée. Vi ankaũ povas skribi al





Filmo pri Esperanto

Vendredon, la 27an de septembro, 2013, 20h30

Projekcio filmon pri Esperanto. Kiu filmo? Ĝis nun ne pli da informo. Antaũos "nenecesis-o" (en la franca : un "fallait pas"), temas pri senceremonia kunmaĝo kie oni alportas kaj partigas nutraĵojn.
http://ascaso-durruti.info/

adreso ktp : CAD, 6 rue Henri René, 34000 Montpellier
Tram : Stacidomo Saint-Roch



Monata kunveno

Kiam? Baldaũ venos la informo...
monata kunveno de la Esperanto-Kulturcentro (CCEM)
adreso ktp : vidu ĉisube (1)
Aliaj venontaj monataj kunvenoj en la Domo Por Ĉiuj L'Escoutaïre :
baldaũ venos la informo...

L'Escoutaïre 
sabate ĉirkaũiru dekstren la ĉiesdomon
samedi faire le tour de bâtiment par la droite


Federacia Ĝenerala Asembleo

Sabaton, la 12an de oktobro, 2013
adreso : la Maison de la Vie Associative (MVA) en Besièrs (Béziers), apud la stacidomo


(1) Organizita de la Esperanto Kulturcentro de Montpellier (CCEM), adreso de la rendevuo :
Maison Pour Tous L'Escoutaïre, 67, Rue des Razeteurs 34000 Montpellier, buso n-ro 12 haltejo Razeteurs (aũ ankaũ buso n-ro16)
Atentu: la kunvenoj situiĝas malantaŭe de la "Domo Maison Pour Tous", kies la precipa enirejo estas finsemajne fermata, ĉirkaŭiru la konstruaĵon por iri al ni !
La kunvenan sabaton estas ankaũ la okazo bonetose kunmanĝi (manĝaĵo eltirita el la sako)
kontakto por la ĵaũda porkomencanta kurso : joana ( point ) bony ( chez ) orange ( point ) fr
kontakto por la ĵaũda duagrada kurso fakte babilrondo : oli ( point ) lesindiens ( chez ) gmail ( point ) com

2013-02-16

Ĝenerala Asembleo de la Esperanto-Kulturcentro

Hodiaũ sabaton la 16an de aprilo, la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier ĝeneralasembleis. La nova Administra Konsilantaro estis elektita kiu poste nomis la novan Buroon. Josée restas la Prezidantino, Monique la Sekretariino, kaj Louis iĝas la nova kasisto. Gratulon al la gevolontuloj kiujn kompreneble ni devas helpi. Ni unuvoĉe dankis Reine kiu dum 20 jaroj estis nia kasistino.

Kiom ni estas en la loka asocio? Respondo : 28 kotizantoj. 15 personoj ĉeestis la Ĝ.A.-on.

Ni ankaũ priparolis la kotizojn. Ili estas jare : 14 eũrojn, plus libera aldono, plus eventuale por ricevi SudFrancian Stelon (SFS) 2 eũrojn rete aũ 8 eũrojn poŝte. Do ĝenerale 22 eũrojn po membro. Bv vidi la prezidantinon se vi ne povas pagi 14 eũrojn jare.

Ni ankoraũ decidis mone helpi propagandiston de Esperanto en Malagaŝujo eksa franca kolonio kaj evolulando.

Atentu, la venonta kunveno de la CCEM ne okazos la 16an de marso sed la 23an, ĉar la 16an niaj karaj geamikoj estos en Les-Issambres.

Jara interasocia kunveno de la Ĉiesdomo L'Escoutaïre

Merkredon la 23an de januaro, Josée kaj Olivarbo estis mandatitaj de la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier por kunveno organizata por delegitoj de ĉiuj asocioj kiujn gastigas la Ĉiesdomo L'Escoutaïre. (Sed Olivarbo forgesis veni. Feliĉe Josée bonege reprezentis Esperanton. Pro mia foresto mi pardonpetis.)

Grava donaco de esperantaj libroj kaj kasedoj

Eksa membro de la CCEM, Sinjorino C., kontaktis la Esperanto-Kulturcentron de Montpellier (CCEM) por grava donaco: centojn da libroj kaj dekkvin kasedojn, kiuj apartenis al ŝi kaj ŝia patro. La libroj riĉigos la bibliotekon de la asocio kaj tre interesos la fidelajn legantojn; la kasedoj entenas multe da kantoj. Ankaũ estas kasedo entenanta elsendon de France Inter, fakte vera trezoro. La asocio tre dankas sinjorinon C. kaj tre kuraĝigas ŝin rilate ŝian malsanon.

Ĵus alvenis la nova petoskribo : Por Esperanto kiel 24a oficiala lingvo de Eũropa Unio

"Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj."

"Nous, citoyens d'Europe et du monde, vous appelons à faire de l'espéranto la 24e langue de l'Union Européenne, pour une Europe plus démocratique et plus juste relativement aux différentes langues et cultures du continent. Choisir l'espéranto de préférence à l'anglais serait un pas supplémentaire vers la construction européenne. Il faut un débat au niveau européen, l'Europe ne doit pas être qu'économique mais doit être également celle des peuples."



Prelego per Serge por Esperanto en le Mas-des-Moulins en Montpellier


Ĵaudon la 7an de februaro 2013, de la 17a k duono ĝis la 19a, Serge prelegis por Esperanto, en la Mas-des-Moulins, alinome Le-Bon-Secours, apud la tramhaltejo Château-d-Ô, antaũ eble tridek personoj. Lia prelego estis tre agrable klara kaj riĉa je informoj kies precipaj temoj estis : 1/ La planlingvoj 2/ La origino de Esperanto 3/ La lingvo 4/ Esperanto hodiaũ. Lia edzino Monique ankaũ partoprenis legante interesegajn citaĵojn kaj prezentis la riĉegan esperantan literaturon. Bedaũrinde la tempo mankis por debati kun la ĉeestantoj, sed via Olivarbo faris jenajn fotojn, kaj, pripensante por eble venonta alia prelego, notis la tutan planon kiun faris Serge por ĉi prelegi.

Tutkore dankatu niajn geamikojn por tiu prelego !

Transdono de la administrorango de la feredacia retejo

La 13an de januaro 2013, mi ricevis la ŝlosilojn por ankaũ administri la federacian retejon ĉar Arno baldaũ ne plu havos la tempon fari tion, sed povas esti ke mi ne trovos ankaũ la tempon bone zorgi tiun federacian retejon.

La regionaj lingvoj kaj Esperanto pliriĉigas la lingvan diversecon

Venante de kelkaj tagoj en la kursojn de okcitana lingvo donataj en la plustudejo Paul valéry, mi Olivarbo konstatis ke, ĉi tiun lernojaron, ĉiuj klasoj konfuzitaj, ni estintos tri gelernantoj ankaũ esperanto-lernantoj. Kompreneble ekzistas ankaũ kelkaj aliaj esperantistaj studentoj kiuj ne lernas la okcitanan sed ŝajnas fakte ke etan proporcion da personoj interesas ambaũ lingvoj.

Restado de S-ro Bronstein, 24 k 25an de januaro, 2013


24an de januaro 15- 18h, Prelego "Retrospektivo de rusaj festoj" en la MVA de Béziers
Festotagoj, gojigantaj la vivon de homo post streĉa laboro, estas kutimaj kaj atendataj en ĉiuj landoj. Sed versimile nur la rusoj posedas tiun ravan tohuvabohuan festaron, en kiu kirle miksigis la festoj paganaj kaj kristanaj, intemaciaj kaj komunistaj, ligitaj al historiaj eventoj kaj truditaj de la stata gvidantaro. Bonvenon al la prelego, kie la autoro, uzante vodkon, gitaron kaj videon, faros provon iel-tiel sistemigi la festaron, estimatan en Rusio ĝis la nuna tempo.
Partigo de la flano de la reĝoj.

18-19h, aperitivo en la buroo de la CBE
19h 30, manĝo en la Flunsh de Auchan

25an de januaro
10h 30, vizito de la Muzeo de la Béziers-ano
12h 30, manĝo
14h 11, foriro

La Zam'Tago en Montpellier (Tradicia festo de la Esperantistoj : la Zamenhofa Tago)


Sinjorino Klara Zamenhof naskis etan bebon la 15-an de decembro 1859, en Bjalistoko, litova urbo en tiu epoko, nun pola urbo. Oni diras, ke s-ino Zamenhof estis juna agrabla virino, eĉ petolema : do, la infano Lejzer –Lazare- kreskis en ĝoja familia etoso.
Kiam, kie, pere de kiu la festo de la naskiĝotago okazis la unuan fojon ? (Oni serĉos !) Nun, en la tuta esperanta mondo, oni omaĝas al Zamenhof en decembro, pli malpli la 15-an. Ĉu oni povas skribi, ke tiu dato estas la nacia festo de Esperantujo, la virtuala lando de la esperantistoj ? Ĉu la Z-aj T-oj similas unu la alian ? Jes, pri la koro, pri la ĝojo !

En Montpellier, 16 personoj kunvenis, el kiuj 5 ge-junuloj, ĉiuj studentoj. Sed, malfeliĉe, niaj fidelaj amikinoj de Béziers neĉeestis pro striko en stacidomo de ilia urbo. Frandaĵoj por la partoprenantoj ŝajne plaĉis : kafo, teo, kaj precipe ĉokoladoj, kiuj refervorigas la etoson. Baldaǔ povis komenciĝi la arta parto de la festo.

Por digne malfermi la kunvenon, samideanino Hanna kantigis nin La Espero-n, oficialan himnon de la movado, kaj aliajn kantojn.

Niaj junaj ge-amikoj Alice, André kaj Diane ludis skeĉon skribita de Julio Baghy, humuraĵojn, ege ŝatatajn de ĉiuj, kaj fine ili kantis akompanataj de la gitaro de André.

Poste, ni aŭdis la profundan voĉon de Olivarbo, kiu akompanis sian kanton de gajeta kaj sprita danco. Dankon, amiko !

Per sia firma voĉo kaj ĉiam klara elparolo, nia prezidantino Josée legis poemon de William Auld kaj fine poemon de poetino, esperanta Béziers-anino, Fernande Terral. Gratulojn por tiu eklektismo.Ĉiuj artistoj, tiel, omaĝis al la kreanto de la internacia lingvo, kaj la spektantoj ankaŭ omaĝis al la artistoj.

Post la omaĝo, la ludo : « kiu mi estas ? » Skribita sur gluataj etikedoj ornamante la fronton de kelkaj samideanoj, nomo de fama homo, aŭ de besto, aŭ de floro,…La posedanto de gluaĵo devas meti demandojn por diveni -au ne –la vorton skribitan sur sia fronto. Estas amuza, vigla, paroliganta ludo, kaj ĉiuj bone ridas. La gajnantoj –fakte ĉiuj – ricevis donaceton, spingleton aĉetitan de Josée dum esperanta renkonto.

Fine, ĉiuj, kiel la Tri Magoj, metis sur la tablon donacojn, diverspecajn kaj delicajn, kunportitajn por la plezuro de la ge-amikoj. Laŭ la komuna opinio, honorega mencio al tiuj, kiuj preparis kukojn. Kun sento de amikeco kaj frateco, tiel finiĝis nia Zamenhofa Tago, atendante la venontan.

Belajn familiajn festojn al ĉiuj, ĝis la revido… kiam ? Vidu : ni kunvenos la 19-an de januaro, la 16-an de februaro, la 16-an de marto, la 13-an de aprilo, la 18-an de majo, la 15-an de junio. Alia dato : la 6-an de aprilo, Federacia Kunveno en Béziers. Telefonu por la kunveturado.

Ankaǔ pensu membriĝi al la asocio :
Aliĝo + abono al S.F.S., papere : 22 eǔroj ;
Aliĝo + abono al S.F.S., rete : 16 eǔroj ;
Simple aliĝo : 14 eǔroj. La prezidantino kaj la sekretariino

Josée, Monique kaj Serge, por la Esperanto-Kulturcentro de Montpellier

Alproksimiĝas la Zamenhofa Tago 2012 !


Tiu tago estos, tiun jaron, festata la 8an de decembro 2012 en Montpelhièr, montpelhièr-anoj venu! (En Besièrs, ĝi okazos la 15an de decembro, vd supren ĉiujn rendevuojn.) Ĝi rilatas al la naskiĝo de Lazar Zamenhof konata kiel Ludoviko Lazaro Zamenhof', fondinto de Esperanto. Efektive, ĉiun jaron, la tutmonda Esperantistaro omaĝas per festo al la memoro de tiu fama viro, kiu konsekris sian vivon por pliproksimigi la homojn. Je nia flanko, ni festos tiun daton per spektakloj kaj amik-etosa kunmanĝo (eltirata el la sako).
La vikipedia paĝo pri Zamenhof': http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

Esperanta flagrubando tra la montpelhièraj stratoj (sekvo)

Pri tiu malbanala evento, anarĥiisma retejo publikis en Esperanto artikolon : http://www.anarkismo.net/article/24322

La mesaĝaro de Josée estas piratita

Post preni la kontrolon de ŝia mesaĝujo, fipirato, kvazaŭ ŝi, sendis retmesaĝon al ĉiuj ŝiaj kontaktoj, kaj tiel al la federacia diskutlisto, por peti urĝan helpon kompreneble monan pro tute inventata kialaro.

Seton atingas Esperanto

Salkuton kaj bonvenon al Alano, kiu eklernis Esperanton de januaro 2012 kaj kreis dulingvan retejon : http://alsete.fr

Ĝojan naskiĝfeston Jeanne !

Dum la monata kunveno de la CCEM, la 17an de novembro 2012, ni, ĝoje kantante, festis la datrevenon de Jeanne, 92-jaraĝa, ankaŭ SATanino.

Projekto de esperanta ĉeesto en "La Mondo en Montpellier" 2013


Ekde 2012, tre simpatia asocio Holdub iniciatis, ĉirkaŭ la monaton Marso, jaran eventon titolitan "Le Monde A Montpellier" (La Mondo En Montpelhièr), kio ebligas pli bonan videblecon al lokaj asocioj reprezentantaj diversajn landojn kaj popoloj de l'mondo.

Normale, en 2013, tiu evento estus interalie entenanta 1e/ manifestacion tra la urboj de la malnova Montpelhièr, 2e/ festo kie okazos spektakloj (muzikoj, dancoj k.a.) ataj de anoj de tiuj diversaj asocioj.

Ni ge-E-oj de la CCEM, jam invititaj en 2012, mendis kaj ricevis du belegajn flagrubandon cele de la dirite traurba promeno, mankas nur volontulo(j) por (ekz arte) ilustri la esperantan ideon internan, tio kio, en tia kunteksto, estus pli kongrua ol prelegado eĉ poresperanta.

Tiu evento donis al ni kun regionaj gesamideanoj la ideon paralele imagi specifan poresperantan jaran eventon, aĵo kiu nune plejparte restas projekto.

Flagrubando en Esperanto je manifestirado kontraũ la kunsum-redukto

Antaŭe de la eŭropa manifestacio tuj okazonta la 14an de novembro kontraŭ la konsum-redukto, liberecanaj katalunoj anoj de la hispana CGT venis en Montpelhièron pro prelegi pri la sociaj situacio kaj luktoj en Hispanujo. Ili kunportis por manifestacii grandan panelon skribita en Esperanto, tiel propagandante por nia lingvo kaj la internaciismo. Estis la okazo interŝanĝi en Esperanto kaj tiel superi la lingvajn limojn. Fine, montpelhièraj liberecanaj esperantistoj ricevis, kiel translima donaco, tiun panelon.

Sukceso de la unuaj kursoj de Andreo en la CAD (Centre Ascaso-Durrutti)


Ĉar la Centro Ascaso Durruti akceptis novan kurson far Andreo, li, okaze de siaj unuaj kursoj, sukcesis kunigi laŭfoje inter 8 kaj 15 gelernantojn precipe ne-Esperanto-konantoj. Ili estas studentoj, laboruloj kaj senlaboruloj. La direkta metodo alinome Ĉe (Cseh), bazita sur la libre Baza Ĉe Kurso kaj la nura uzo de Esperanto, igas la lernadon pli facila kaj pli amik-etosa.
Centro Ascaso-Durruti : http://ascaso-durruti.info/

Internacia esperanta semajno en Cambrils

Josée skribis (dankon al ŝi !) tekston pri sia partopreno en la internacia Esperanta semajno en Cambrils. Sia rakonto estas, kiel kutime, tre viva kaj alloga. Se, ekz., apuda dancejo ĝenis la vespermanĝon, tiu evento estis la okazo revidi la geamikojn, gekuzojn, kaj ĝui interesegajn prelegojn kaj vivajn kursojn. Ankaŭ Josée prelegis. Francisko fine invitis la partoprenatojn kaj kuiris bonegan paeljon.

Nun videbla retejo de la Federacio de Lengadoko-Roseljono


Arno kreis novan retejon: tiu de la Federacio. Dankon al li! Ĝi donas la eblecon al ĉiu regiona grupo skribi propran paĝon. Olivarbo refreŝigis la informojn pri Montpelhièr (Montpellier), kaj Véronique baldaŭ redaktos paĝojn pri Besièrs (Béziers). Tuj aldonu ĉi tion en vian liston de preferatoj:
http://esperanto-languedoc-roussillon.fr/

Alia montpelhièr-a reteja esperantaĵo


Ĉu vi scias, ke kelkaj montpelhièr-aj esperantistoj estas liberecanaj? Oni ekz trovas esperantan parton sur tiu montpelhièr-a sindikata retejo:

Initiative Rouge et Noire de Montpellier (Confédération Nationale du Travail)
http://www.cnt-ait-montpellier.org/

Vizito kaj prelegoj de Renato Corsetti kaj Anna Löwenstein


Komence de oktobro 2012, Renato Corsetti (Italio lingvisto) kaj Anna Lowenstein (aŭtoro de La Stona Urbo), elstaraj geverkistoj kaj geprelegantoj, honorigis kaj plezurigis nin montpelhièr-anoj viziti Montpelhièr-on kaj doni tri tre interesajn prelegojn: la unua pri la estonteco de Esperanto en Eŭropo, la dua pri la ĉiutaga vivo en la antikva Romo, kaj la lasta pri la taŭga uzo de Esperanto. Tio estis ankaŭ ŝanco por Esperantistoj kaj ties amikoj kuniĝi en varma etoso (plifortigita de la sindona akcepto de Serge kaj Monique) ĉirkaŭ la konferenco, interalie dum manĝaĵoj.
Bv noti, ke niaj famaj geprelegantoj kreis retejon pri la bona uzo de la lingvo :
http://www.bonalingvo.org/index.php/Tutmondeca_Esperanto

Forumo de la Asocioj 2012 en Montpellier

Kelkaj el ni deĵoris dum la Forumo de la Asocioj de 2011 en Montpelhièr en la kvartalo Antigono.

1an de majo, 2012 : disdonado de poresperanta flugfolio


Geesperantistoj verkis kaj disdonis poresperantan flugfolion okaze de la manifestacio de la unua de majo, 2012, ĝin maklovru (SAT tiel ĉeestis en la montpelhièr-a unua de majo)!

Kelkaj novaĵoj


Kvar novaj geesperantistoj oficiale plensukcese trapasis la ekzamenon de la elementa lernado atestante, ke ili posedas bazan konon de la lingvo; estas danke nian karan instruistinon Joana!
Josée estas nun la Prezidantino de la asocio, ni devas ĉiuj ĉeesti ŝin por helpi!

La 24an de Marto, 2012, estis "La Mondo en Montpellier"


La 24an de marto okazis 'La Mondo en Montpelhièr en la MDI de nia urbo, ni geEsperantistoj partoprenis tiun eventon.

Estis invitita nia asocio CCEM, feliĉa kapti tiun okazon montri sian ekziston kaj nia ĉijara partopreno ebligos venontan inviton.


Nia panelo dum tiu renkontiĝo :

Landnomo           Esperantolando
Nom du pays    Esperantolando

Terspaco              510 000 000 km2
Superficie         510 000 000 km2

Loĝantaro           Pluraj milionoj da esperantoparolantoj
Habitants          Plusieurs millions de locuteurs de
                               l'espéranto

Ĉefurbo             Ĉiujare la urbo, en kiu okazas la UK (Universala Kongreso), ekz.: Boulogne-sur-mer en 1905, Montpellier en 1998 , Hanoï en 2012
Capitale             Chaque année, là où a lieu le Congrès Universel, ex. : Boulogne-sur-Mer en 1905, Montpellier en 1998, Hanoï en 2012

Lingvo                 Esperanto
Langue              Espéranto

Etiko                   Universala frateco
Ethique            Fraternité universelle

Ĉefa eksporto                        Espero
Principale exportation  L'espoir

La Zamenhofa Tago de 2011 en Montpellier (Francujo)


La 17an de decembro, 2011, nia grupo ĝoje festis en Montpelhièr la Zamenhofan Tagon. Tie ĉirkaŭ 22 Esperantistoj partoprenis ĝin. Kiel kutime, la etoso estis korvarmiga kaj malstreĉanta. Tiu, kiu volis, povis skeĉi, kanti aŭ teatrumi. Post la senceremonia kunmanĝo, la festo daŭris per novaj kantoj kaj la tipoto-ludo. Ĉio ĉi ju pli plezurigis nin, des pli ke la festo estis evidente natura, diversa kaj en tiu lingvo, kiun ni ŝatas tial, kial ĝi tiom facile proksimigas la homojn. Poste de la ĝoje tiusomera Interasocia Renkontiĝo en Sèta (Sète), (kie ni Esperantistoj estis ĉe 400 diversnaciaj partoprenantoj), tiu Zamenhofa Tago estis sukceso.