Post kelaj silentaj monatoj, tiu ĉi rettaglibro estas denove aktualigata. Milojn da pardonpetoj ! ĉar multaj informoj ne estis ĝis nun eldonataj kaj, estante la zorganto de tiu ĉi retejo, bonvolu kredi, ke mi bedaũras tion... interalie okazis :
- Ve, Sro Rene Driolle, fervora esperantisto de Nîmes, forpasis ; kaj bedaũrinde egale forpasis Jorgo (Georges Gonthier), instuanto de Esperanto, kiu multege faris por nia lingvo, kaj konata por ĉiam gaja humoro kaj teatremo
- La lastaj ekzamenoj de Esperanto por la gejunuloj instruitaj de Andreo
- La festivalo Roc Castel en la urbo Caylar (de la 24an ĝis la 30an de julio) kun la fama JoMo
- La freŝdataj kunvenoj de la Esperanto Kulturcentro de Montpeliero kaj de la Federacio de Lengadoko-Roseljono de Esperanto
- La Festoj de Eũropo de la 6a ĝis la 8a de majo, 2013, en la Domo de Eũropo, kie la montpelieraj esperantistoj estis invitataj
- La grupo Esperanto de Florac (Lozère, Francio) nun havas sian monatan radio-elsendon sur Radio Bartas http://www.radiobartas.net
- Hm ! Mi certe priforgesas...